La 17an kaj 18an de oktobro, 2013, okazis en Waasenaar, Nederlando,
malgranda lingvoscienca kolokvo pri "iloj por multlingveco". Inter la
dudeko de diverslandaj fakuloj partoprenis ankaŭ d-ro Mark Fettes, la
Prezidanto de UEA, kies kontribuo titoliĝis "La etiko de Esperanto: Normoj
de konduto en kosmopolita parolkomunumo." Lia anglalingva prezento
rilatigis diversajn trajtojn de la Esperanto-komunumo... Legu kaj spektu la
filmitan prelegon ĉe la paĝo:
http://edukado.net/novajhoj?id=393